La projekto Leksilo estas la ĉefa agado de Celaĵo Utilika, kunlabore kun la Centro Turing de la usona Universitato de Vaŝintonio. Vi povas legi detalojn pri ĝi sur la paĝo pri la laboro de la celaĵo kaj ĉe la retejo por teknika kunlaboro de la projekto. Unufraze: Leksilo celas iĝi traduka vortaro ĉiuvorta kaj ĉiulingva.
Ni konstruas Leksilon per helpo de dokumentaj kaj homaj fontoj. La ĉefaj komencaj fontoj estas proksimume trimil plurlingvaj vortaroj.
La unuaj ekzemploj de la utilaj programoj kreeblaj pro Leksilo estis la multlingva bildserĉilo InterBildo kaj la tradukilo Panlingual Translator, produktoj de la Centro Turing.
Unu ero de la projekto estas prototipo de aŭtomate ĉiulingviĝiva uzilo de Leksilo. [AVERTO! Safari 5,1 malrapidegas ĉe tiu uzilo. Oni jam raportis tiun difekton.] Vi povas provi ĝin. Je la komenco, elektu uzlingvon. Iuj lingvoj nun funkcias pli plene kaj rapide ol aliaj. La plej rapidaj estas Esperanto kaj la angla, franca, germana, norvega, rusa kaj turka lingvoj.
Ni eklaboris en 2009 por konstrui programan interfacon por Leksilo. Ekzistas nun simplega prov-kliento por tiu interfaco en Esperanto, en la angla kaj en la turka.
Laborantoj en la Leksilo-projekto kreis programistajn dokumentojn.